Esperanto(i)
20 La sagxo krias sur la strato; GXi auxdigas sian vocxon sur la placoj;
21 GXi vokas en la cxefaj kunvenejoj, cxe la pordegaj enirejoj; En la urbo gxi diras siajn parolojn.
22 GXis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj placxos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion?
23 Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.
24 CXar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;
25 Kaj vi forjxetis cxiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris: