Proverbs 14

Esperanto(i) 1 Sagxa virino konstruas sian domon; Sed malsagxa detruas gxin per siaj manoj. 2 Kiu iras la gxustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malgxustan, tiu Lin malestimas. 3 En la busxo de malsagxulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la busxo de sagxuloj ilin gardas. 4 Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj. 5 Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn. 6 Mokanto sercxas sagxecon kaj gxin ne trovas; Sed por sagxulo la sciado estas facila. 7 Foriru de homo malsagxa; CXar vi ne auxdos parolon de sagxo. 8 La sagxeco de sagxulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsagxeco de malsagxuloj estas trompigxado. 9 Malsagxuloj sxercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro. 10 Koro scias sian propran malgxojon; Kaj en gxia gxojo ne partoprenas fremdulo. 11 Domo de malvirtuloj estos ekstermita; Sed dometo de virtuloj floros. 12 Iufoje vojo sxajnas gxusta al homo, Kaj tamen gxia fino kondukas al la morto. 13 Ankaux dum ridado povas dolori la koro; Kaj la fino de gxojo estas malgxojo. 14 Laux siaj agoj mangxos homo malbonkora; Kaj homo bona satigxos per siaj faroj. 15 Naivulo kredas cxiun vorton; Sed sagxulo estas atenta pri sia vojo. 16 Sagxulo timas, kaj forklinigxas de malbono; Sed malsagxulo estas incitigxema kaj memfidema. 17 Malpacienculo faras malsagxajxojn; Kaj malbonintenculo estas malamata. 18 Naivuloj akiras malsagxecon; Sed sagxuloj estas kronataj de klereco. 19 Malbonuloj humiligxos antaux bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaux la pordego de virtulo. 20 Malricxulo estas malamata ecx de sia proksimulo; Sed ricxulo havas multe da amikoj. 21 Kiu malsxatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malricxulojn, tiu estas felicxa. 22 CXu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas cxe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn. 23 De cxiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco. 24 Propra ricxeco estas krono por la sagxuloj; Sed la malsagxeco de la malsagxuloj restas malsagxeco. 25 Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon. 26 En la timo antaux la Eternulo estas forta fortikajxo; Kaj Li estos rifugxejo por Siaj infanoj. 27 La timo antaux la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto. 28 Grandeco de popolo estas gloro por regxo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton. 29 Pacienculo havas multe da sagxo; Sed malpacienculo elmontras malsagxecon. 30 Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj. 31 Kiu premas malricxulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malricxulon. 32 Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita; Sed virtulo ecx mortante havas esperon. 33 En la koro de sagxulo ripozas sagxo; Kaj kio estas en malsagxuloj, tio elmontrigxas. 34 Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn. 35 Favoron de la regxo havas sklavo sagxa; Sed kontraux malbonkonduta li koleras.