Numbers 3:27-38

Esperanto(i) 27 Kaj de Kehat estas la familio de la Amramidoj kaj la familio de la Jicharidoj kaj la familio de la HXebronidoj kaj la familio de la Uzielidoj; tio estas la familioj de la Kehatidoj. 28 Laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli ili estas ok mil sescent, plenumantaj gardadon de la sanktejo. 29 La familioj de la Kehatidoj devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, sude. 30 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de la Kehatidoj estas Elcafan, filo de Uziel. 31 Kaj sub ilia gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj la altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras la servadon, kaj la kurteno kaj cxiuj gxiaj apartenajxoj. 32 Kaj la estro de la estroj de la Levidoj estas Eleazar, filo de la pastro Aaron; li kontrolas la plenumantojn de la gardado de la sanktejo. 33 De Merari estas la familio de la Mahxliidoj kaj la familio de la Musxiidoj; tio estas la familioj de Merari. 34 Kaj iliaj kalkulitoj laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli estas ses mil ducent. 35 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de Merari estas Curiel, filo de Abihxail; ili devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, norde. 36 Kaj sub la kontrolo kaj gardado de la filoj de Merari estas la tabuloj de la tabernaklo kaj gxiaj stangoj kaj gxiaj kolonoj kaj gxiaj bazoj kaj cxiuj gxiaj vazoj kaj gxia tuta arangxajxo, 37 kaj la kolonoj de la korto cxirkauxe kaj iliaj bazoj kaj iliaj najloj kaj iliaj sxnuroj. 38 Kaj antaux la tabernaklo, en la antauxa parto de la tabernaklo de kunveno, oriente, havos siajn tendojn Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj, plenumante la gardadon de la sanktejo, por gardi la Izraelidojn; sed se laiko alproksimigxos, li estu mortigita.