Numbers 31:2-12

Esperanto(i) 2 Faru vengxon pro la Izraelidoj sur la Midjanidoj; kaj poste alkolektigxu al via popolo. 3 Kaj Moseo ekparolis al la popolo, dirante:Armu inter vi virojn por milito, ke ili iru kontraux Midjan, por fari vengxon de la Eternulo sur Midjan. 4 Po mil el tribo, el cxiuj triboj de Izrael, sendu en militon. 5 Kaj oni eligis el la miloj de la Izraelidoj, po mil el cxiu tribo, dek du mil armitojn por milito. 6 Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj Pinehxason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano. 7 Kaj ili militis kontraux Midjan, kiel la Eternulo ordonis al Moseo, kaj ili mortigis cxiujn virseksulojn. 8 Kaj la regxojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj:Evin, Rekemon, Curon, HXuron, kaj Reban, la kvin regxojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo. 9 Kaj la Izraelidoj prenis en malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj cxiujn iliajn brutojn kaj ilian tutan posedajxon kaj havon ili rabis. 10 Kaj cxiujn iliajn urbojn en iliaj lokoj de logxado kaj cxiujn iliajn kastelojn ili forbruligis per fajro. 11 Kaj ili prenis la tutan kaptitajxon kaj rabitajxon, kiel la homojn, tiel ankaux la brutojn. 12 Kaj ili venigis al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la komunumo de la Izraelidoj la kaptitojn kaj la prenitajxon kaj la rabitajxon en la tendaron sur la stepoj de Moab apud la Jerihxa Jordan.