Esperanto(i)
7 Kiam tion vidis Pinehxas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, li levigxis el inter la komunumo kaj prenis ponardegon en sian manon.
8 Kaj li iris post la Izraelido en la dormejon, kaj trapikis ilin ambaux, la Izraelidon kaj la virinon tra sxia ventro; kaj tiam cxesigxis la punfrapado de la Izraelidoj.
9 Kaj la nombro de la mortintoj per la punfrapado estis dudek kvar mil.
10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
11 Pinehxas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, deturnis Mian koleregon de la Izraelidoj, cxar li fervoris pri Mi inter ili, kaj Mi ne ekstermis la Izraelidojn en Mia severeco.
12 Tial diru:Jen Mi donas al li Mian interligon pri paco;
13 kaj gxi estu por li kaj por lia idaro post li interligo de eterna pastreco, pro tio, ke li fervoris pri sia Dio kaj pekliberigis la Izraelidojn.