Numbers 25:15-18

Esperanto(i) 15 kaj la nomo de la mortigita Midjanidino estis Kozbi, filino de Cur, estro de la anoj de patrodomo en Midjan. 16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 17 Estu malamikoj al la Midjanidoj kaj batu ilin; 18 cxar ili estas malamikoj al vi per sia insido, kiun ili faris al vi per Peor, kaj per Kozbi, la filino de la Midjana estro, ilia fratino mortigita en la tago de la punfrapado pro Peor.