Esperanto(i)
13 Se Balak ecx donus al mi sian plenan domon da argxento kaj oro, mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo, farante bonon aux malbonon laux mia deziro? kion diros la Eternulo, tion mi diros.
14 Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo.
15 Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;
16 Parolas tiu, kiu auxdas la vortojn de Dio Kaj scias la penson de la Plejaltulo, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.