Numbers 24:10-13

Esperanto(i) 10 Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraux Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam:Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn! 11 Kaj nun forigxu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro. 12 Kaj Bileam diris al Balak:CXu ecx al viaj senditoj, kiujn vi sendis al mi, mi ne parolis jene: 13 Se Balak ecx donus al mi sian plenan domon da argxento kaj oro, mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo, farante bonon aux malbonon laux mia deziro? kion diros la Eternulo, tion mi diros.