Esperanto(i)
11 Kiu ektusxis la kadavron de ia homo, tiu restos malpura dum sep tagoj;
12 li senpekigos sin per gxi en la tria tago kaj en la sepa tago, kaj li farigxos pura; kaj se li ne senpekigos sin en la tria tago kaj en la sepa tago, li ne farigxos pura.
13 CXiu, kiu ektusxis la kadavron de homo, kiu mortis, kaj ne senpekigos sin, tiu malpurigas la logxejon de la Eternulo; kaj tiu homo ekstermigxos el inter Izrael; cxar li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura, lia malpureco estas ankoraux sur li.