Esperanto(i)
26 Al la Levidoj parolu, kaj diru al ili:Kiam vi prenos de la Izraelidoj la dekonajxon, kiun Mi donas al vi de ili kiel posedajxon, tiam levu el gxi oferdonon por la Eternulo, dekonajxon el la dekonajxo.
27 Kaj estos kalkulata al vi via oferdono, kiel greno el la garbejo kaj kiel abundajxo el la vinpremejo.
28 Tiamaniere vi ankaux alportos oferdonon al la Eternulo el cxiuj viaj dekonajxoj, kiujn vi prenos de la Izraelidoj; kaj vi donos el ili la oferdonon, destinitan por la Eternulo, al la pastro Aaron.
29 El cxiuj ricevataj donacoj alportu oferdonon al la Eternulo, el cxio plej bona en gxi gxian parton konsekritan.
30 Kaj diru al ili:Kiam vi alportos el tio la plej bonan parton, tiam gxi estos kalkulata al la Levidoj kiel enspezo el la garbejo kaj kiel enspezo el la vinpremejo.
31 Kaj vi povas tion mangxi sur cxiu loko, vi kaj via domo; cxar tio estas pago al vi pro via servado en la tabernaklo de kunveno.
32 Kaj vi ne portos pri tio pekon, kiam vi alportos la plej bonan parton el tio; kaj vi ne malsanktigos la konsekritajxon de la Izraelidoj, kaj vi ne mortos.