Numbers 17:5-9

Esperanto(i) 5 Kaj kiun viron Mi elektos, ties bastono ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaux Mi la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraux vi. 6 Kaj Moseo parolis al la Izraelidoj, kaj cxiuj iliaj estroj donis al li po unu bastono de cxiu tribo, laux iliaj triboj dek du bastonojn; kaj la bastono de Aaron estis inter iliaj bastonoj. 7 Kaj Moseo kusxigis la bastonojn antaux la Eternulo en la tabernaklo de atesto. 8 Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj gxi elirigis burgxonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn. 9 Kaj Moseo elportis cxiujn bastonojn de antaux la Eternulo al cxiuj Izraelidoj; kaj ili vidis, kaj cxiu prenis sian bastonon.