Esperanto(i)
2 Parolu al la Izraelidoj, kaj prenu de ili po unu bastono de cxiu tribo, de cxiuj iliaj triboj dek du bastonojn, kaj cxies nomon skribu sur lia bastono.
3 Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de Levi; cxar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo.
4 Kaj kusxigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaux la kesto de atesto, kie Mi aperas al vi.
5 Kaj kiun viron Mi elektos, ties bastono ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaux Mi la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraux vi.
6 Kaj Moseo parolis al la Izraelidoj, kaj cxiuj iliaj estroj donis al li po unu bastono de cxiu tribo, laux iliaj triboj dek du bastonojn; kaj la bastono de Aaron estis inter iliaj bastonoj.
7 Kaj Moseo kusxigis la bastonojn antaux la Eternulo en la tabernaklo de atesto.
8 Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj gxi elirigis burgxonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn.
9 Kaj Moseo elportis cxiujn bastonojn de antaux la Eternulo al cxiuj Izraelidoj; kaj ili vidis, kaj cxiu prenis sian bastonon.