Esperanto(i)
44 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
45 Forigxu el inter cxi tiu komunumo, kaj Mi pereigos ilin en momento. Sed ili jxetigxis vizagxaltere.
46 Kaj Moseo diris al Aaron:Prenu vian incensujon kaj metu sur gxin fajron de la altaro kaj sxutu sur gxin incenson kaj iru rapide al la komunumo kaj pekliberigu gxin; cxar eliris kolero de antaux la Eternulo, komencigxis la frapado.
47 Tiam Aaron prenis, kiel diris Moseo, kaj kuris en la mezon de la komunumo; kaj jen komencigxis jam la frapado en la popolo. Kaj li metis la incenson kaj pekliberigis la popolon.
48 Li starigxis inter la mortintoj kaj la vivantoj, kaj la frapado cxesigxis.