Numbers 16:26-33

Esperanto(i) 26 Kaj li diris al la komunumo:Foriru do de la tendoj de tiuj malbonaj homoj, kaj tusxu nenion, kio apartenas al ili, por ke vi ne pereu pro cxiuj iliaj pekoj. 27 Kaj ili foriris de cxirkaux la logxejo de Korahx, Datan, kaj Abiram; sed Datan kaj Abiram eliris, kaj staris cxe la pordo de siaj tendoj kune kun siaj edzinoj, filoj, kaj malgrandaj infanoj. 28 Kaj Moseo diris:Per tio vi ekscios, ke la Eternulo sendis min, por fari cxiujn tiujn aferojn, kaj ke mi ne faris laux mia koro: 29 se per la ordinara morto de cxiuj homoj mortos cxi tiuj, aux ilin trafos la sorto, kiu povas trafi cxiun homon, tiam ne la Eternulo sendis min. 30 Sed se novan aperon kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian busxon, kaj englutos ilin, kaj cxion, kio apartenas al ili, kaj ili vivaj malsupreniros en SXeolon, tiam sciu, ke cxi tiuj homoj blasfemis kontraux la Eternulo. 31 Apenaux li finis paroli cxion tion, disfendigxis la tero, kiu estis sub ili; 32 kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj iliajn domojn kaj cxiujn homojn de Korahx kaj la tutan havon. 33 Kaj ili, kaj cxio, kio apartenis al ili, malsupreniris vivaj en SXeolon, kaj fermigxis super ili la tero, kaj ili forpereis el inter la komunumo.