Esperanto(i)
24 Diru al la komunumo jene:Foriru de cxirkaux la logxejo de Korahx, Datan, kaj Abiram.
25 Kaj Moseo levigxis kaj iris al Datan kaj Abiram, kaj post li iris la plejagxuloj de Izrael.
26 Kaj li diris al la komunumo:Foriru do de la tendoj de tiuj malbonaj homoj, kaj tusxu nenion, kio apartenas al ili, por ke vi ne pereu pro cxiuj iliaj pekoj.
27 Kaj ili foriris de cxirkaux la logxejo de Korahx, Datan, kaj Abiram; sed Datan kaj Abiram eliris, kaj staris cxe la pordo de siaj tendoj kune kun siaj edzinoj, filoj, kaj malgrandaj infanoj.