Esperanto(i)
4 tiam la oferdonanto devas alporti al la Eternulo farunoferon el dekono de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da oleo;
5 kaj da vino por versxofero kvaronon de hino aldonu al la brulofero aux al la bucxofero al cxiu sxafido.
6 Kaj cxe sxafo alportu farunoferon el du dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun triono de hino da oleo.
7 Kaj da vino por versxofero trionon de hino; alportu tion kiel agrablan odorajxon al la Eternulo.
8 Kaj se bovidon vi alportos kiel bruloferon aux bucxoferon, por plenumi sanktan promeson, aux kiel pacoferon al la Eternulo,
9 tiam kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo;
10 kaj da vino por versxofero alportu duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.
11 Tiel oni devas fari cxe cxiu bovo aux cxe cxiu sxafo aux cxe brutido el sxafoj aux kaproj.
12 Laux la nombro de la oferoj, kiujn vi faros, agu tiel cxe cxiu, laux ilia nombro.
13 CXiu indigxeno faru tion tiamaniere, alportante fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.