Numbers 11:1-4

Esperanto(i) 1 Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfelicxo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion auxdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj gxi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro. 2 Tiam la popolo ekkriis al Moseo, kaj Moseo pregxis al la Eternulo, kaj la fajro estingigxis. 3 Kaj li donis al tiu loko la nomon Tabera, cxar brulis inter ili la fajro de la Eternulo. 4 Kaj la aligxinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaux la Izraelidoj ekploris, kaj diris:Kiu mangxigos al ni viandon?