Nehemiah 4:18-21

Esperanto(i) 18 La konstruantoj cxiuj havis sian glavon alligitan al siaj lumboj, kaj tiamaniere ili konstruis; kaj la trumpetisto estis apud mi. 19 Kaj mi diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo:La laboro estas granda kaj vasta, kaj ni estas disigitaj sur la murego, malproksime unu de la alia; 20 tial se de iu loko vi auxdos la sonon de trumpeto, tien kolektigxu al ni; nia Dio batalos por ni. 21 Tiamaniere ni faradis la laboron; kaj duono de ili tenis lancojn de la levigxo de la cxielrugxo gxis la apero de la steloj.