Nehemiah 3

Esperanto(i) 1 Kaj levigxis la cxefpastro Eljasxib, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj konstruis la Pordegon de SXafoj; ili sanktigis gxin kaj starigis gxiajn pordojn, ili sanktigis gxis la turo Mea, gxis la turo HXananel. 2 Apud li konstruis la logxantoj de Jerihxo, apud ili konstruis Zakur, filo de Imri. 3 La Pordegon de Fisxoj konstruis la logxantoj de Senaa; ili tegis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn. 4 Apud ili konstruis Meremot, filo de Urija, filo de Hakoc; apud ili konstruis Mesxulam, filo de Berehxja, filo de Mesxezabel; apud ili konstruis Cadok, filo de Baana. 5 Apud ili konstruis la Tekoaanoj; tamen iliaj eminentuloj ne metis sian kolon sub laboradon por sia sinjoro. 6 La Malnovan Pordegon konstruis Jojada, filo de Paseahx, kaj Mesxulam, filo de Besodja; ili tegis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, gxiajn serurojn, kaj gxiajn riglilojn. 7 Apud ili konstruis Melatja, la Gibeonano, kaj Jadon, la Meronotano, la logxantoj de Gibeon kaj de Micpa, gxis la segxo de la transrivera regionestro. 8 Apud li konstruis Uziel, filo de HXarhaja, fandisto; apud li konstruis HXananja, filo de sxmirajxisto. Kaj ili restarigis Jerusalemon gxis la Largxa Murego. 9 Apud ili konstruis Refaja, filo de HXur, estro de duondistrikto de Jerusalem. 10 Apud ili kaj kontraux sia domo konstruis Jedaja, filo de HXarumaf; apud li konstruis HXatusx, filo de HXasxabneja. 11 Alian parton konstruis Malkija, filo de HXarim, kaj HXasxub, filo de Pahxat-Moab; ankaux la Turon de la Fornoj. 12 Apude konstruis SXalum, filo de Halohxesx, estro de duondistrikto de Jerusalem, li kaj liaj filinoj. 13 La Pordegon de la Valo konstruis HXanun kaj la logxantoj de Zanoahx; ili konstruis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, gxiajn serurojn, kaj gxiajn riglilojn, kaj mil ulnojn de la murego gxis la Pordego de Sterko. 14 La Pordegon de Sterko konstruis Malkija, filo de Rehxab, estro de la distrikto de Bet-Kerem; li konstruis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn. 15 La Pordegon de la Fonto konstruis SXalun, filo de Kol-HXoze, estro de la distrikto de Micpa; li konstruis gxin kaj tegis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn; ankaux la muregon cxe la lageto SXelahx de la regxa gxardeno kaj gxis la sxtupoj, kiuj iras malsupren de la urbo de David. 16 Post li konstruis Nehxemja, filo de Azbuk, estro de duondistrikto de Bet-Cur, gxis la loko kontraux la tomboj de David kaj gxis la farita lageto kaj gxis la Domo de Herooj. 17 Post li konstruis la Levidoj:Rehxum, filo de Bani; apude konstruis HXasxabja, estro de duondistrikto de Keila, por sia distrikto. 18 Post li konstruis iliaj fratoj, Bavaj, filo de HXenadad, estro de duondistrikto de Keila. 19 Apud li konstruis Ezer, filo de Jesxua, estro de Micpa, duan parton, cxe la angulo, kontraux la loko, kie oni supreniras al la armilejo. 20 Post li vigle konstruis Baruhx, filo de Zakaj, alian parton, de la angulo gxis la pordo de la domo de Eljasxib, la cxefpastro. 21 Post li konstruis Meremot, filo de Urija, filo de Hakoc, alian parton, de la pordo de la domo de Eljasxib gxis la fino de la domo de Eljasxib. 22 Post li konstruis la pastroj, kiuj logxis en la cxirkauxajxo. 23 Post ili konstruis Benjamen kaj HXasxub, kontraux sia domo; post ili konstruis Azarja, filo de Maaseja, filo de Ananja, apud sia domo. 24 Post li konstruis Binuj, filo de HXenadad, alian parton, de la domo de Azarja gxis la angulo kaj la rando. 25 Palal, filo de Uzaj, de kontraux la angulo kaj la turo, kiu elstaras el la supra regxa domo, apud la korto de malliberejo. Post li Pedaja, filo de Parosx 26 (La Netinoj logxis en Ofel.) gxis kontraux la Pordego de la Akvo oriente, kaj gxis la elstaranta turo. 27 Poste konstruis la Tekoaanoj, alian parton, de kontraux la granda elstaranta turo gxis la muro de Ofel. 28 De post la Pordego de la CXevaloj konstruis la pastroj, cxiu kontraux sia domo. 29 Poste konstruis Cadok, filo de Imer, kontraux sia domo; post li konstruis SXemaja, filo de SXehxanja, gardisto de la Orienta Pordego. 30 Post li konstruis HXananja, filo de SXelemja, kaj HXanun, sesa filo de Calaf, alian parton. Post li konstruis Mesxulam, filo de Berehxja, kontraux sia cxambro. 31 Post li konstruis Malkija, filo de fandisto, gxis la domo de la Netinoj kaj de la butikistoj, kontraux la Pordego de Depono kaj gxis la tegmenta cxambro de la angulo. 32 Inter la tegmenta cxambro de la angulo kaj la Pordego de SXafoj konstruis la fandistoj kaj la butikistoj.