Esperanto(i)
19 Apud li konstruis Ezer, filo de Jesxua, estro de Micpa, duan parton, cxe la angulo, kontraux la loko, kie oni supreniras al la armilejo.
20 Post li vigle konstruis Baruhx, filo de Zakaj, alian parton, de la angulo gxis la pordo de la domo de Eljasxib, la cxefpastro.
21 Post li konstruis Meremot, filo de Urija, filo de Hakoc, alian parton, de la pordo de la domo de Eljasxib gxis la fino de la domo de Eljasxib.
22 Post li konstruis la pastroj, kiuj logxis en la cxirkauxajxo.
23 Post ili konstruis Benjamen kaj HXasxub, kontraux sia domo; post ili konstruis Azarja, filo de Maaseja, filo de Ananja, apud sia domo.
24 Post li konstruis Binuj, filo de HXenadad, alian parton, de la domo de Azarja gxis la angulo kaj la rando.
25 Palal, filo de Uzaj, de kontraux la angulo kaj la turo, kiu elstaras el la supra regxa domo, apud la korto de malliberejo. Post li Pedaja, filo de Parosx
26 (La Netinoj logxis en Ofel.) gxis kontraux la Pordego de la Akvo oriente, kaj gxis la elstaranta turo.
27 Poste konstruis la Tekoaanoj, alian parton, de kontraux la granda elstaranta turo gxis la muro de Ofel.
28 De post la Pordego de la CXevaloj konstruis la pastroj, cxiu kontraux sia domo.
29 Poste konstruis Cadok, filo de Imer, kontraux sia domo; post li konstruis SXemaja, filo de SXehxanja, gardisto de la Orienta Pordego.
30 Post li konstruis HXananja, filo de SXelemja, kaj HXanun, sesa filo de Calaf, alian parton. Post li konstruis Mesxulam, filo de Berehxja, kontraux sia cxambro.
31 Post li konstruis Malkija, filo de fandisto, gxis la domo de la Netinoj kaj de la butikistoj, kontraux la Pordego de Depono kaj gxis la tegmenta cxambro de la angulo.
32 Inter la tegmenta cxambro de la angulo kaj la Pordego de SXafoj konstruis la fandistoj kaj la butikistoj.