Nehemiah 11:1-12

Esperanto(i) 1 La estroj de la popolo logxis en Jerusalem. La cetera popolo faris lotadon, por ke unu parto el dek logxu en Jerusalem, la sankta urbo, kaj la ceteraj naux partoj en la urboj. 2 Kaj la popolo benis cxiujn homojn, kiuj memvole konsentis logxi en Jerusalem. 3 Jen estas la cxefoj de la provinco, kiuj logxis en Jerusalem; en la urboj de Judujo logxis cxiu en sia posedajxo, laux siaj urboj, la Izraelidoj, pastroj, Levidoj, Netinoj, kaj idoj de la servantoj de Salomono. 4 En Jerusalem logxis el la idoj de Jehuda kaj el la idoj de Benjamen:el la idoj de Jehuda:Ataja, filo de Uzija, filo de Zehxarja, filo de Amarja, filo de SXefatja, filo de Mahalalel, el la filoj de Perec; 5 kaj Maaseja, filo de Baruhx, filo de Kol-HXoze, filo de HXazaja, filo de Adaja, filo de Jojarib, filo de Zehxarja, filo de la SXiloano. 6 La nombro de cxiuj idoj de Perec, kiuj logxis en Jerusalem, estis kvarcent sesdek ok, homoj batalkapablaj. 7 Kaj jen estas la idoj de Benjamen:Salu, filo de Mesxulam, filo de Joed, filo de Pedaja, filo de Kolaja, filo de Maaseja, filo de Itiel, filo de Jesxaja; 8 post li Gabaj, Salaj, nauxcent dudek ok. 9 Kaj Joel, filo de Zihxri, estis ilia estro; kaj Jehuda, filo de Hasenua, estis dua urbestro. 10 El la pastroj:Jedaja, filo de Jojarib, Jahxin, 11 Seraja, filo de HXilkija, filo de Mesxulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Ahxitub, estro en la domo de Dio. 12 Kaj iliaj fratoj, kiuj plenumadis laboron en la domo, estis en la nombro de okcent dudek du; kaj Adaja, filo de Jerohxam, filo de Pelalja, filo de Amci, filo de Zehxarja, filo de Pasxhxur, filo de Malkija;