Nahum 1:3-8

Esperanto(i) 3 La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaux Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj. 4 Kiam Li ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas gxin, kaj cxiujn riverojn Li senakvigas; malgajigxas Basxan kaj Karmel, kaj velkas cxio, kio floras sur Lebanon. 5 La montoj tremas antaux Li, la montetoj disfandigxas; skuigxas antaux Li la tero, la mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj. 6 Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li. 7 La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfelicxo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin. 8 Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn malamikojn persekutas mallumo.