Esperanto(i)
7 Ektremis kaj ekskuigxis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmovigxis Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris.
8 Levigxis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia busxo; Karboj ekflamis de gxi.
9 Li klinis la cxielon kaj iris malsupren; Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
10 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portigxis sur la flugiloj de la vento.
11 El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris cxirkaux Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.
12 De la brilo antaux Li, tra Liaj densaj nuboj, Flugis hajlo kaj brulantaj karboj.
13 Kaj la Eternulo ektondris en la cxielo, Kaj la Plejaltulo auxdigis Sian vocxon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.
14 Li jxetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; JXetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.
15 Kaj malkovrigxis la kusxujoj de la akvoj, Kaj nudigxis la fundamentoj de la universo, De Via minaca vocxo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.