Esperanto(i)
1 Tiam la regno de la cxielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fiancxo.
2 Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj.
3 La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si;
4 sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj.
5 Kaj kiam la fiancxo malfruis, ili cxiuj malviglis kaj dormis.
6 Sed je la noktomezo estis ekkrio:Jen la fiancxo! eliru al li renkonte.
7 Tiam cxiuj tiuj virgulinoj levigxis, kaj ordigis siajn lampojn.
8 Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj:Donu al ni el via oleo, cxar niaj lampoj estingigxas.
9 Sed la prudentaj respondis, dirante:Eble ne estos suficxe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj acxetu por vi mem.
10 Kaj dum ili iris, por acxeti, alvenis la fiancxo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edzigxa festo, kaj la pordo estis fermita.
11 Poste venis ankaux la ceteraj virgulinoj, dirante:Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni.
12 Sed li responde diris:Vere mi diras al vi:Mi vin ne konas.
13 Tial viglu, cxar vi ne scias la tagon nek la horon.
14 CXar tiel estas, kvazaux viro, forvojagxonte, alvokis siajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedajxojn.