Matthew 17:10-13

Esperanto(i) 10 Kaj liaj discxiploj demandis lin, dirante:Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antauxe? 11 Kaj li responde diris:Vere Elija venas antauxe, kaj restarigos cxion; 12 sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li cxion, kion ili volis. Tiel ankaux la Filo de homo estas suferonta sub ili. 13 Tiam la discxiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.