Matthew 17:10 Cross References - Esperanto

10 Kaj liaj discxiploj demandis lin, dirante:Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antauxe?

Malachi 4:5-6

5 Jen Mi sendos al vi la profeton Elija, antaux ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo; 6 kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj, por ke Mi, veninte, ne frapu la teron per anatemo.

Matthew 11:14

14 Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta.

Matthew 17:3-4

3 Kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li. 4 Kaj Petro responde diris al Jesuo:Sinjoro, estas bone por ni esti cxi tie. Se vi volas, mi faros cxi tie tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.

Matthew 27:47-49

47 Kaj iuj el la apudstarantoj, auxdinte tion, diris:CXi tiu vokas Elijan. 48 Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis gxin per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki. 49 Kaj la aliaj diris:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por savi lin.

Mark 9:11

11 Kaj ili demandis lin, dirante:Kial diras la skribistoj, ke Elija devas veni antauxe?

John 1:21

21 Kaj ili demandis lin:Kio do? CXu vi estas Elija? Kaj li diris:Mi ne estas. CXu vi estas la profeto? Kaj li respondis:Ne.

John 1:25

25 Kaj ili demandis lin, kaj diris al li:Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.