Esperanto(i)
1 Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj por provi lin postulis, ke li montru al ili signon el la cxielo.
2 Kaj responde li diris al ili:Kiam vesperigxas, vi diras:Estos bona vetero, cxar la cxielo rugxigxas;
3 kaj frumatene:Estos hodiaux malbona vetero, cxar la cxielo rugxigxas kolere. La vizagxon de la cxielo vi povas jugxi, sed la signojn de la tempo vi ne povas.