Matthew 12:15-37

Esperanto(i) 15 Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin cxiujn, 16 kaj admonis ilin, ke ili ne konatigu lin; 17 por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome: 18 Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis, Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron. Mi metos Mian Spiriton sur lin; Kaj li proklamos justecon al la nacioj. 19 Li ne disputados, nek lauxte krios; Kaj oni ne auxdos sur la stratoj lian vocxon. 20 Kanon rompetitan li ne rompos, Kaj mecxon senfajrigxantan li ne estingos, GXis li elsendos jugxon por venko. 21 Kaj al lia nomo esperos la nacioj. 22 Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis. 23 Kaj miris cxiuj homamasoj, kaj diris:CXu cxi tiu estas la filo de David? 24 Sed la Fariseoj, auxdinte, diris:CXi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj. 25 Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili:CXiu regno dividita kontraux si dezertigxas, kaj cxiu urbo aux domo dividita kontraux si ne starados; 26 kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraux si; kiel do staros lia regno? 27 Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj jugxantoj. 28 Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin. 29 Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon. 30 Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraux mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disjxetas. 31 Tial mi diras al vi:CXia peko kaj cxia blasfemo estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraux la Spirito ne estos pardonita. 32 Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraux la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraux la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en cxi tiu mondo, nek en la venonta. 33 Aux faru la arbon bona kaj gxian frukton bona, aux faru la arbon malbona kaj gxian frukton malbona; cxar la arbo estas konata per la frukto. 34 Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonajxojn, estante malbonaj? cxar el la abundo de la koro la busxo parolas. 35 La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonajxojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonajxojn. 36 Kaj mi diras al vi, ke pro cxiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de jugxado. 37 CXar laux viaj vortoj vi estos pravigitaj, kaj laux viaj vortoj vi estos kondamnitaj.