Matthew 11:8-13

Esperanto(i) 8 Sed kion vi eliris por vidi? cxu homon mole vestitan? Jen tiuj, kiuj portas molajn vestojn, trovigxas en domoj de regxoj. 9 Sed kion vi eliris por vidi? cxu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton. 10 CXar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos antaux vi vian vojon. 11 Vere mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la cxielo, estas pli granda ol li. 12 Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, gxis nun, la regno de la cxielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas gxin. 13 CXar cxiuj profetoj kaj la legxo profetis gxis Johano.