Leviticus 8:22-29

Esperanto(i) 22 Kaj li alkondukis la duan virsxafon, la virsxafon de konsekrado; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virsxafo. 23 Kaj li gxin bucxis, kaj Moseo prenis iom el gxia sango kaj metis sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo. 24 Kaj li alkondukis la filojn de Aaron, kaj Moseo metis iom el la sango sur la malsupran randon de ilia dekstra orelo kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj Moseo aspergis per la sango la altaron cxirkauxe. 25 Kaj li prenis la sebon kaj la voston, kaj la tutan sebon, kiu estis sur la internajxoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaux renojn kaj ilian sebon, kaj la dekstran femuron. 26 Kaj el la korbo da macoj, kiu estis antaux la Eternulo, li prenis unu macan kukon kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, kaj metis ilin sur la sebojn kaj sur la dekstran femuron. 27 Kaj li metis cxion cxi tion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj li skuis tion kiel skuoferon antaux la Eternulo. 28 Kaj Moseo prenis tion for de iliaj manoj kaj ekbruligis sur la altaro kune kun la brulofero:tio estis ofero de konsekrado, por agrabla odorajxo; gxi estis fajrofero al la Eternulo. 29 Kaj Moseo prenis la brustajxon kaj skuis gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo:de la sxafo de konsekrado gxi estis la destinita parto por Moseo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.