Leviticus 2:1-11

Esperanto(i) 1 Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin olibanon. 2 Kaj li alportu gxin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo. 3 Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; plejsanktajxo gxi estas el la fajroferoj de la Eternulo. 4 Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, gxi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, sxmiritaj per oleo. 5 Kaj se via ofero estos farunofero farita sur pato, gxi estu el delikata faruno, miksita kun oleo, ne fermentinta. 6 Dispecigu gxin kaj versxu sur gxin oleon; gxi estas farunofero. 7 Kaj se via ofero estos farunofero el kaserolo, gxi estu farita el delikata faruno kun oleo. 8 Kaj alportu la farunoferon, kiu estas farita el gxi, al la Eternulo, kaj prezentu gxin al la pastro, kaj li alportu gxin al la altaro. 9 Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran kaj bruligos gxin sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo. 10 Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; gxi estas plejsanktajxo el la fajroferoj de la Eternulo. 11 Nenia farunofero, kiun vi alportos al la Eternulo, estu farita el fermentintajxo; cxar nenion fermentintan kaj nenian mielon vi devas bruligi kiel fajroferon al la Eternulo.