Esperanto(i)
15 Kaj la Eternulo jxetis konfuzon sur Siseran kaj sur cxiujn cxarojn kaj sur la tutan militistaron, antaux la glavo de Barak; kaj Sisera deiris de la cxaro kaj forkuris piede.
16 Kaj Barak persekutis la cxarojn kaj la militistaron gxis HXarosxet-Goim; kaj la tuta militistaro de Sisera falis de glavo; restis neniu.
17 Sed Sisera forkuris piede al la tendo de Jael, edzino de la Kenido HXeber; cxar estis paco inter Jabin, regxo de HXacor, kaj la domo de la Kenido HXeber.
18 Kaj Jael eliris renkonte al Sisera, kaj diris al li:Eniru, mia sinjoro, eniru al mi; ne timu. Kaj li eniris al sxi en la tendon, kaj sxi kovris lin per litkovrilo.
19 Kaj li diris al sxi:Donu al mi por trinki iom da akvo, cxar mi soifas. Kaj sxi malfermis felsakon kun lakto kaj donis al li por trinki, kaj kovris lin.
20 Kaj li diris al sxi:Staru cxe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros:CXu iu estas cxi tie? tiam diru, ke neniu estas.
21 Kaj Jael, edzino de HXeber, prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon kaj aliris al li mallauxte, kaj enbatis la najlon en lian tempion tiel, ke gxi enpenetris en la teron. Li dormis, lacigita; kaj li mortis.