Judges 21:1-7

Esperanto(i) 1 Kaj la Izraelidoj jxuris en Micpa, dirante:Neniu el ni donos sian filinon edzinige al Benjamenido. 2 Kaj la popolo venis en Bet-Elon, kaj restis tie gxis la vespero antaux Dio, kaj levis sian vocxon kaj forte ploris, 3 kaj diris:Kial, ho Eternulo, Dio de Izrael, farigxis tio en Izrael, ke malaperis nun el Izrael unu tribo? 4 La morgauxan tagon la popolo levigxis frue kaj konstruis tie altaron kaj oferis bruloferojn kaj pacoferojn. 5 Kaj la Izraelidoj diris:Kiu homo el cxiuj triboj de Izrael ne venis kun la komunumo al la Eternulo? CXar estis farita granda jxuro pri tiuj, kiuj ne venis al la Eternulo en Micpan, ke ili estos mortigitaj. 6 Kaj la Izraelidoj ekpentis pri siaj fratoj la Benjamenidoj, kaj diris:Forhakita estas hodiaux unu tribo el Izrael! 7 kion ni faros al ili, al la restintoj, koncerne edzinojn? ni jxuris ja per la Eternulo, ke ni ne donos al ili edzinojn el niaj filinoj.