Exodus 34:12-16

Esperanto(i) 12 Gardu vin, ke vi ne faru interligon kun la logxantoj de la lando, en kiun vi venos, por ke tio ne farigxu falilo inter vi; 13 sed iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku. 14 CXar vi ne devas adori alian dion; cxar la Eternulo, koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema. 15 Ne faru interligon kun la logxantoj de la lando; cxar, malcxastante kun siaj dioj kaj alportante oferojn al siaj dioj, ili eble vokos vin kaj vi mangxos de iliaj oferoj, 16 kaj vi prenos iliajn filinojn por viaj filoj, kaj iliaj filinoj malcxastos por siaj dioj kaj malcxastigos viajn filojn por siaj dioj.