Joshua 4:3-9

Esperanto(i) 3 kaj ordonu al ili, dirante:Prenu al vi de cxi tie, el la mezo de Jordan, kie firme staris la piedoj de la pastroj, dek du sxtonojn, kaj transportu ilin kun vi, kaj metu ilin sur la nokthaltejo, kie vi pasigos cxi tiun nokton. 4 Kaj Josuo alvokis la dek du virojn, kiujn li destinis el la Izraelidoj, po unu viro el cxiu tribo; 5 kaj Josuo diris al ili:Iru antaux la kesto de la Eternulo, via Dio, en la mezo de Jordan, kaj levu al vi sur vian sxultron cxiu po unu sxtono, laux la nombro de la triboj de la Izraelidoj; 6 por ke cxi tio estu signo inter vi. Se viaj infanoj morgaux demandos vin, dirante:Pro kio estas cxe vi cxi tiuj sxtonoj? 7 tiam vi diros al ili:Pro tio, ke disflankigxis la akvo de Jordan antaux la kesto de interligo de la Eternulo; kiam gxi iris trans Jordanon, disflankigxis la akvo de Jordan. Kaj cxi tiuj sxtonoj estos memorigajxo por la Izraelidoj eterne. 8 Kaj la Izraelidoj faris tiel, kiel ordonis Josuo; kaj ili prenis dek du sxtonojn el meze de Jordan, kiel la Eternulo diris al Josuo, laux la nombro de la triboj de la Izraelidoj; kaj ili transportis ilin kun si al la nokthaltejo, kaj kusxigis ilin tie. 9 Kaj dek du sxtonojn Josuo starigis meze de Jordan, sur la loko, sur kiu staris la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston de interligo; kaj ili restis tie gxis hodiaux.