Joshua 21:20-42

Esperanto(i) 20 Kaj por la familioj de la Kehatidoj, la Levidoj, la restintaj el la Kehatidoj, la urboj de ilia loto estis de la tribo de Efraim. 21 Kaj oni donis al ili la rifugxurbon por mortiginto SXehxem kaj gxiajn cxirkauxajxojn, sur la monto de Efraim, kaj Gezer kaj gxiajn cxirkauxajxojn, 22 kaj Kibcaim kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Bet-HXoron kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn. 23 Kaj de la tribo de Dan:Elteke kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Gibeton kaj gxiajn cxirkauxajxojn, 24 Ajalon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Gat-Rimon kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn. 25 Kaj de la duontribo de Manase:Taanahx kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Gat-Rimon kaj gxiajn cxirkauxajxojn:du urbojn. 26 La nombro de cxiuj urboj kun iliaj cxirkauxajxoj por la familioj de la restintaj Kehatidoj estis dek. 27 Kaj al la Gersxonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifugxurbon por mortiginto Golan en Basxan kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Beesxtera kaj gxiajn cxirkauxajxojn:du urbojn. 28 Kaj de la tribo de Isahxar:Kisxjon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Dabrat kaj gxiajn cxirkauxajxojn, 29 Jarmut kaj gxiajn cxirkauxajxojn, En-Ganim kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn. 30 Kaj de la tribo de Asxer:Misxal kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Abdon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, 31 HXelkat kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Rehxob kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn. 32 Kaj de la tribo de Naftali:la rifugxurbon por mortiginto Kedesx en Galileo kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj HXamot-Dor kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Kartan kaj gxiajn cxirkauxajxojn:tri urbojn. 33 La nombro de cxiuj urboj de la Gersxonidoj, laux iliaj familioj, estis dek tri urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj. 34 Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni donis de la tribo de Zebulun:Jokneam kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Karta kaj gxiajn cxirkauxajxojn, 35 Dimna kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Nahalal kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn. 36 Kaj de la tribo de Ruben:Becer kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Jahac kaj gxiajn cxirkauxajxojn, 37 Kedemot kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Mefaat kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn. 38 Kaj de la tribo de Gad:la rifugxurbon por mortiginto Ramot en Gilead kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Mahxanaim kaj gxiajn cxirkauxajxojn, 39 HXesxbon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Jazer kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kune kvar urbojn. 40 La nombro de cxiuj urboj, kiujn lote ricevis la Merariidoj, laux iliaj familioj, la restintaj el la familioj de la Levidoj, estis dek du. 41 La nombro de cxiuj urboj de la Levidoj meze de la posedajxoj de la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj. 42 Tiuj urboj estis cxiu urbo kun gxiaj cxirkauxajxoj; tiel estis kun cxiuj tiuj urboj.