Joshua 13:1-19

Esperanto(i) 1 Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj la Eternulo diris al li:Vi maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj da tero restas ankoraux tre multe por ekposedi. 2 Jen estas la tero, kiu restas:cxiuj regionoj de la Filisxtoj, kaj la tuta lando de la Gesxuridoj; 3 komencante de SXihxor, kiu estas antaux Egiptujo, gxis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filisxtaj:de Gaza, kaj de Asxdod, de Asxkelon, de Gat, kaj de Ekron; 4 kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, gxis Afek, gxis la limoj de la Amoridoj; 5 kaj la lando de la Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon oriente de Baal-Gad, sub la monto HXermon, gxis HXamat; 6 cxiuj logxantoj de la montoj, de Lebanon gxis Misrefot-Maim, cxiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaux la Izraelidoj; dividu cxion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi. 7 Kaj nun dividu cxi tiun landon en heredajn partojn por la naux triboj kaj por la duontribo de Manase. 8 Kun cxi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo; 9 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenajxon Medba gxis Dibon; 10 kaj cxiujn urbojn de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, gxis la limo de la Amonidoj; 11 kaj Gileadon, kaj la regionon de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj la tutan monton HXermon, kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa; 12 la tutan regnon de Og en Basxan, kiu regis en Asxtarot kaj Edrei. Li restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis ilin. 13 Sed la Izraelidoj ne forpelis la Gesxuridojn kaj la Maahxatidojn; kaj la Gesxuridoj kaj Maahatidoj restis inter la Izraelidoj gxis nun. 14 Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li. 15 Kaj Moseo donis al la tribo de la Rubenidoj laux iliaj familioj. 16 Kaj ilia regiono estis de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas meze de la valo, kaj la tuta ebenajxo gxis Medba, 17 HXesxbon, kaj cxiuj gxiaj urboj, kiuj estas sur la ebenajxo, Dibon kaj Bamot-Baal kaj Bet-Baal-Meon 18 kaj Jahac kaj Kedemot kaj Mefaat 19 kaj Kirjataim kaj Sibma kaj Ceret-SXahxar sur la monto Emek