John 9:29-34

Esperanto(i) 29 Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri cxi tiu, ni ne scias, de kie li estas. 30 La viro respondis kaj diris al ili:Jen la mirindajxo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn. 31 Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas. 32 De la komenco de la mondo oni neniam auxdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskigxis blinda. 33 Se cxi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari. 34 Ili respondis kaj diris al li:Vi tute naskigxis en pekoj, kaj cxu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.