John 9

Esperanto(i) 1 Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskigxo. 2 Kaj liaj discxiploj demandis lin, dirante:Rabeno, kiu do pekis, cxi tiu viro, aux liaj gepatroj, ke li naskigxis blinda? 3 Jesuo respondis:Nek cxi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li. 4 Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori. 5 Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo. 6 Dirinte tion, li kracxis sur la teron, kaj faris el la kracxajxo koton, kaj sxmiris per la koto la okulojn de la blindulo, 7 kaj diris al li:Iru, lavu vin en la lageto de SXiloahx (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta. 8 La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antauxe vidis lin, ke li estas almozulo, diris:CXu cxi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn? 9 Unuj diris:Li estas; aliaj diris:Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris:Tiu mi estas. 10 Ili do diris al li:Kiamaniere viaj okuloj malfermigxis? 11 Li respondis kaj diris:La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj sxmiris miajn okulojn, kaj diris al mi:Iru al SXiloahx, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon. 12 Tiam ili diris al li:Kie li estas? Li diris:Mi ne scias. 13 Ili kondukis al la Fariseoj la iam blindan viron. 14 Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn. 15 La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili:Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas. 16 Unuj do el la Fariseoj diris:CXi tiu homo ne estas de Dio, cxar li ne observas la sabaton. Aliaj diris:Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili. 17 Denove ili diris al la blindulo:Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn okulojn? Li diris:Li estas profeto. 18 La Judoj ne kredis pri li, ke li estis antauxe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, gxis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon, 19 kaj demandis ilin, dirante:CXu cxi tiu estas via filo, kiu, vi diras, naskigxis blinda? kiel do li nun vidas? 20 Liaj gepatroj respondis kaj diris:Ni scias, ke cxi tiu estas nia filo, kaj ke li naskigxis blinda; 21 sed kial li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenagxon; li pri si mem parolos. 22 Tion diris la gepatroj, cxar ili timis la Judojn; cxar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo. 23 Tial la gepatroj diris:Li havas plenagxon, demandu lin. 24 Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li:Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo. 25 Li do respondis:CXu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas. 26 Tiam ili diris al li denove:Kion li faris al vi? kiamaniere li malfermis viajn okulojn? 27 Li respondis al ili:Mi jxus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove gxin auxdi? cxu vi ankaux volas farigxi liaj discxiploj? 28 Tiam ili insultis lin, kaj diris:Vi estas lia discxiplo, sed ni estas discxiploj de Moseo. 29 Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri cxi tiu, ni ne scias, de kie li estas. 30 La viro respondis kaj diris al ili:Jen la mirindajxo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn. 31 Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas. 32 De la komenco de la mondo oni neniam auxdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskigxis blinda. 33 Se cxi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari. 34 Ili respondis kaj diris al li:Vi tute naskigxis en pekoj, kaj cxu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren. 35 Jesuo auxdis, ke ili forpelis lin; kaj trovinte lin, li diris al li:CXu vi kredas al la Filo de Dio? 36 Li respondis kaj diris:Kiu li estas, Sinjoro, por ke mi kredu al li? 37 Jesuo diris al li:Vi lin vidis; kaj li estas tiu, kiu parolas kun vi. 38 Kaj li diris:Sinjoro, mi kredas. Kaj li adorklinigxis al li. 39 Kaj Jesuo diris:Por jugxo mi venis en cxi tiun mondon, por ke la nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj farigxu blindaj. 40 Kaj tion auxdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al li:CXu ni ankaux estas blindaj? 41 Jesuo diris al ili:Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon; sed nun vi diras:Ni vidas; via peko do restas.