John 5:8-12

Esperanto(i) 8 Jesuo diris al li:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru. 9 Kaj la viro tuj farigxis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago. 10 La Judoj do diris al la resanigito:Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton. 11 Li respondis:Tiu, kiu min sanigis, diris al mi:Prenu vian liton, kaj iru. 12 Ili demandis lin:Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi:Prenu kaj iru?