Job 34:13-33

Esperanto(i) 13 Kiu komisiis al Li la teron? Kaj kiu starigis Lin super la tuta mondo? 14 Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron, 15 Tiam pereus absolute cxiu karno, Kaj homo refarigxus polvo. 16 Se vi havas prudenton, auxskultu cxi tion; Atentu la vocxon de miaj paroloj. 17 CXu povas regi malamanto de justeco? CXu vi povas akuzi la Plejjustulon? 18 CXu oni povas diris al regxo:Sentauxgulo; Aux al altranguloj:Malpiulo? 19 Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj. 20 Momente ili mortas, noktomeze ili tumultigxas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj. 21 CXar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn pasxojn Li vidas. 22 Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kasxi malbonaguloj. 23 Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por jugxo. 24 Li pereigas la fortulojn sennombre Kaj starigas sur ilia loko aliajn; 25 CXar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasigxas. 26 Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie cxiuj vidas; 27 Pro tio, ke ili forturnigxis de Li Kaj ne penis kompreni cxiujn Liajn vojojn, 28 Sed venigis al Li la kriadon de malricxulo, Kaj Li auxdis la kriadon de mizeruloj. 29 Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kasxas Sian vizagxon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo, 30 Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo. 31 Al Dio oni devas diri: Mi fierigxis, mi ne plu faros malbonon; 32 Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustajxon, mi ne plu faros. 33 CXu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne placxis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru.