Job 19:13-17

Esperanto(i) 13 Miajn fratojn Li malproksimigis de mi, Kaj miaj konatoj forfremdigxis de mi. 14 Miaj parencoj fortirigxis, Kaj miaj konantoj forgesis min. 15 La logxantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min kiel fremdulon; En iliaj okuloj mi farigxis aligentulo. 16 Mian sklavon mi vokas, kaj li ne respondas; Per mia busxo mi devas petegi lin. 17 Mia spiro farigxis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro.