Jeremiah 50:21-29

Esperanto(i) 21 Iru kontraux la landon de la maldolcxigantoj, kontraux gxin kaj kontraux la logxantojn de la punejo; ruinigu kaj ekstermu cxion post ili, diras la Eternulo, kaj faru cxion tiel, kiel Mi ordonis al vi. 22 Bruo de batalo estas en la lando, kaj granda frakasado. 23 Kiele rompita kaj frakasita estas la martelo de la tuta tero! kiele dezertigxis Babel inter la nacioj! 24 Mi starigis reton por vi, kaj vi estas kaptita, ho Babel, antaux ol vi tion rimarkis; vi estas trovita kaj kaptita, cxar vi levigxis kontraux la Eternulon. 25 La Eternulo malfermis Sian trezorejon, kaj elprenis el tie la ilojn de Sia kolero; cxar ion por fari havas la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando de la HXaldeoj. 26 Iru kontraux gxin de plej malproksime, malfermu gxiajn grenejojn, piedpremu gxin kiel amasajxon, ekstermu gxin, ke nenio de gxi restu. 27 Dishaku per glavo cxiujn gxiajn bovojn; ili estu bucxataj. Ve al ili! cxar venis ilia tago, la tempo de ilia puno. 28 Auxdigxas vocxo de forkurantoj kaj forsavigxantoj el la lando Babela, por sciigi en Cion pri la vengxo de la Eternulo, nia Dio, pri la vengxo pro Lia templo. 29 Alvoku multajn kontraux Babelon, cxiujn, kiuj strecxas pafarkon; starigxu tendare cxirkaux gxi, ke neniu povu forsavigxi el gxi; repagu al gxi laux gxiaj agoj:cxion, kion gxi faris, faru al gxi; cxar gxi estis malhumila kontraux la Eternulo, kontraux la Sanktulo de Izrael.