Jeremiah 36:8-18

Esperanto(i) 8 Kaj Baruhx, filo de Nerija, plenumis cxion, kion ordonis la profeto Jeremia, kaj li vocxlegis el la libro la vortojn de la Eternulo en la domo de la Eternulo. 9 En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, en la nauxa monato, oni proklamis faston antaux la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon. 10 Kaj Baruhx vocxlegis el la libro la vortojn de Jeremia en la domo de la Eternulo, en la cxambro de Gemarja, filo de la kanceliero SXafan, sur la supra korto, cxe la nova pordego de la domo de la Eternulo, lauxte al la tuta popolo. 11 Kaj Mihxaja, filo de Gemarja, filo de SXafan, auxdis el la libro cxiujn vortojn de la Eternulo; 12 kaj li iris en la domon de la regxo, en la cxambron de la kanceliero. Kaj jen tie sidis cxiuj eminentuloj:la kanceliero Elisxama, Delaja, filo de SXemaja, Elnatan, filo de Ahxbor, Gemarja, filo de SXafan, Cidkija, filo de HXananja, kaj cxiuj eminentuloj. 13 Kaj Mihxaja raportis al ili cxiujn vortojn, kiujn li auxdis, kiam Baruhx legis el la libro en la orelojn de la popolo. 14 Tiam cxiuj eminentuloj sendis al Baruhx Jehudin, filon de Netanja, filo de SXelemja, filo de Kusxi, por diri:La skribrulajxon, el kiu vi legis en la orelojn de la popolo, prenu en vian manon, kaj venu. Kaj Baruhx, filo de Nerija, prenis kun si la skribrulajxon, kaj venis al ili. 15 Kaj ili diris al li:Sidigxu, kaj vocxlegu gxin al ni. Kaj Baruhx vocxlegis al ili. 16 Kiam ili auxdis cxiujn vortojn, ili eksentis teruron unu antaux la alia, kaj ili diris al Baruhx:Ni raportos al la regxo cxiujn cxi tiujn vortojn. 17 Kaj ili demandis Baruhxon, dirante:Diru al ni, kiamaniere vi skribis cxiujn tiujn vortojn el lia busxo? 18 Kaj Baruhx respondis al ili:El sia busxo li elparolis al mi cxiujn tiujn vortojn, kaj mi skribis en la libron per inko.