Jeremiah 31:36-40

Esperanto(i) 36 Se cxi tiuj legxoj neniigxos antaux Mi, diras la Eternulo, tiam ankaux la idaro de Izrael cxesos esti eterne popolo antaux Mi. 37 Tiele diras la Eternulo:Se oni povos mezuri la cxielon supre kaj esplori la fundamenton de la tero malsupre, tiam Mi forpusxos la tutan idaron de Izrael pro cxio, kion ili faris, diras la Eternulo. 38 Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam denove konstruigxos la urbo al la Eternulo, de la turo HXananel gxis la Pordego Angula. 39 Kaj la mezura sxnuro iros pluen gxis la monteto Gareb kaj turnigxos al Goa. 40 Kaj la tuta valo de kadavroj kaj de cindro, kaj cxiuj kampoj gxis la torento Kidron, gxis la angulo de la Pordego de CXevaloj oriente, estos sanktaj al la Eternulo, ne detruigxos kaj ne plu ruinigxos eterne.