36 Se cxi tiuj legxoj neniigxos antaux Mi, diras la Eternulo, tiam ankaux la idaro de Izrael cxesos esti eterne popolo antaux Mi.
Jeremiah 31:36 Cross References - Esperanto
Deuteronomy 32:26
26 Mi dirus:Mi disblovos ilin, Mi neniigos la memoron pri ili inter la homoj;
Psalms 72:5
5 Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, De generacioj al generacioj.
Psalms 72:17
17 Lia nomo estu eterna; Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo; CXiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.
Psalms 89:36-37
Psalms 102:28
28 La filoj de Viaj sklavoj restos, Kaj ilia semo fortikigxos antaux Vi.
Psalms 119:89
89 LAMED. Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la cxielo.
Psalms 148:6
6 Kaj Li starigis ilin por cxiam, por eterne; Li donis legxon, kiun ili ne malobeos.
Isaiah 54:9-10
9 CXar tio estas por Mi kiel la akvo de Noa; kiel Mi jxuris, ke Mi ne plu venigos la akvon de Noa sur la teron, tiel Mi jxuris, ke Mi ne koleros vin nek insultos vin.
10 CXar montoj forsxovigxos kaj altajxoj sxanceligxos; sed Mia favorkoreco ne forigxos de vi, kaj la interligo de Mia paco ne sxanceligxos, diras la Eternulo, via Kompatanto.
Jeremiah 33:20-26
20 Tiele diras la Eternulo:Se oni povos cxesigi Mian interligon pri la tago kaj Mian interligon pri la nokto, kaj la tago kaj nokto ne estu en sia tempo:
21 tiam povos esti cxesigita Mia interligo kun Mia servanto David, ke ne estu cxe li filo, regxanta sur lia trono, kaj kun la Levidoj pastroj, Miaj servistoj.
22 Kiel nekalkulebla estas la armeo de la cxielo kaj nemezurebla la sablo de la maro, tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi.
23 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
24 CXu vi ne vidas, kiel cxi tiu popolo parolas kaj diras:La du gentojn, kiujn la Eternulo elektis, Li forpusxis? Kaj ili malestimas Mian popolon, kvazaux gxi jam ne estus popolo antaux ili.
25 Tiele diras la Eternulo:Se Mi ne farus interligon pri tago kaj nokto kaj Miajn legxojn pri la cxielo kaj la tero,
26 tiam Mi forpusxus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak, kaj Jakob; cxar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin.
Jeremiah 46:28
28 Vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, cxar Mi estas kun vi; cxar Mi ekstermos cxiujn popolojn, inter kiujn Mi dispelis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.
Amos 9:8-9
8 Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos gxin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la Eternulo.
9 Jen Mi ordonos, kaj disjxetigos la domon de Izrael inter cxiujn naciojn, kiel oni disjxetas per kribrilo, kaj ecx unu grajno ne falos sur la teron.