Isaiah 28:23-26

Esperanto(i) 23 Atentu, kaj auxskultu mian vocxon; konsideru, kaj auxskultu mian parolon. 24 CXu cxiutage la plugisto plugas por semado, sulkarangxas kaj erpas sian kampon? 25 Kiam li ebenigis gxian suprajxon, li dissxutas ja nigelon kaj disjxetas kuminon kaj metas tritikon laux vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton cxe la limoj. 26 Tian ordon lernigis al li lia Dio, Li instruis lin.