Isaiah 24:6-12

Esperanto(i) 6 Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpigxis tiuj, kiuj logxas sur gxi; pro tio forbrulis la logxantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj. 7 Malgaja estas la mosto, sensukigxis la vinbero, gxemas cxiuj gxojintoj. 8 CXesigxis la gajeco de tamburinoj, malaperis la bruo de gajuloj, cxesigxis la gajeco de harpo. 9 Oni ne trinkas vinon cxe kantado; maldolcxa estas ebriigajxo por siaj trinkantoj. 10 Ruinigita estas la dezerta urbo; cxiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas eniri. 11 Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumigxis cxia gxojo, malaperis la gajeco de la lando. 12 En la urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj.