Isaiah 1:11-16

Esperanto(i) 11 Por kio Mi bezonas vian multegon da bucxoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatigxis de la bruloferoj de sxafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj sxafidoj kaj kaproj Mi ne deziras. 12 Kiam vi venas, por aperi antaux Mia vizagxo, kiu postulas tion de viaj manoj, ke vi pasxu sur Mian korton? 13 Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindajxo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras- krimo kaj sankta kunveno! 14 Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili farigxis por Mi sxargxo, tedis al Mi porti ilin. 15 Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kasxas antaux vi Miajn okulojn; ecx kiam vi multe pregxas, Mi ne auxskultas; viaj manoj estas plenaj de sango. 16 Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaux Miaj okuloj, cxesu malbonagi.