Isaiah 2

Esperanto(i) 1 Afero, kiun Jesaja, filo de Amoc, vidis vizie pri Judujo kaj Jerusalem. 2 Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel cxefo inter la montoj, kaj gxi estos pli alta ol cxiuj altajxoj; kaj fluos al gxi cxiuj nacioj. 3 Kaj iros multaj popoloj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem. 4 Kaj Li jugxos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forgxos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraux nacion, kaj oni ne plu lernos militon. 5 Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo. 6 Sed Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, cxar ili pli plenigxis ol antauxe kaj ili sorcxas kiel la Filisxtoj kaj aligxis al infanoj de aligentuloj. 7 Kaj ilia lando plenigxis de argxento kaj oro, kaj senfinaj estas iliaj trezoroj; kaj ilia lando plenigxis de cxevaloj, kaj sennombraj estas iliaj cxaroj. 8 Kaj ilia lando plenigxis de idoloj; ili adorklinigxas al la faritajxo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj. 9 Kaj klinigxis la homo, kaj malaltigxis la viro; kaj Vi ne pardonos ilin. 10 Eniru en rokon kaj kasxu vin en la tero, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux la majesto de Lia grandeco. 11 La fieraj okuloj de homo mallevigxos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago. 12 CXar la tago de la Eternulo Cebaot estos super cxio malhumila kaj alta kaj super cxio aroganta, kiu estos malaltigita; 13 kaj super cxiuj cedroj de Lebanon, la altaj kaj malhumilaj, kaj super cxiuj kverkoj de Basxan; 14 kaj super cxiuj altaj montoj, kaj super cxiuj levigxintaj montetoj; 15 kaj super cxiu alta turo, kaj super cxiu fortikigita muro; 16 kaj super cxiuj sxipoj de Tarsxisx, kaj super cxiuj belaspektajxoj. 17 Kaj humiligita estos la fiereco de homo, kaj altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago. 18 La idoloj estos tute neniigitaj. 19 Kaj oni iros en la kavernojn de la rokoj kaj en la fendojn de la tero, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron. 20 En tiu tago la homo jxetos al la talpoj kaj vespertoj siajn argxentajn kaj orajn idolojn, kiujn li faris al si por adorado; 21 por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de sxtonegoj, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron. 22 CXesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj; cxar kion li valoras?